Ekspozicio pri suna energio inaŭgurita en Wuxi, Ĉinio
2010-09-19
Elektra aŭto en la ekspozicio
Lastatempe inaŭguriĝis en Wuxi, Jiangsu-provinco de Ĉinio, la Dua Wuxi-a Ekspozicio de Ĉinio pri Suna Energio kaj Konferenco pri Novaj Fueloj kun la temo “Malaltkarbona ekonomio kaj novaj fueloj”.
La konferencon ĉeestis pli ol cent ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj kaj organizoj de tiu kampo, kaj eksponiĝas avangardaj novaj teknologioj, produktoj kaj ekipaĵoj de novaj fueloj.