Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO nuligas sian oficialan gazeton
2010-09-19

 

 

    La oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, ĉesos aperi. La informoj, kiuj ĝis nun aperis en TEJO tutmonde, estos diskonigataj tra la retejo de TEJO kaj en nova movada rubriko en la revuo Kontakto. Kiel nova redaktoro de Kontakto estis elektita la konata brazila rok-muzikisto Rogener Pavinski. Lia tasko nun estos igi la revuon "pli interesa, pli enhavoplena kaj pli akurata", laŭ la jara raporto de TEJO.

 

La oficiala gazeto de TEJO estis fondita en 1983, kaj de tiam en Kontakto ne aperis artikoloj pri movadaj temoj. Dum la lasta tempo TEJO tutmonde aperadis kvarfoje jare.

 

    Jam en la jaro 2004 la tiama prezidanto de TEJO, Bertrand Hugon, anoncis, ke TEJO tutmonde ĉesos aperi kiel aparta eldonaĵo, kaj iĝos kvarpaĝa informletero, dissendota kun Kontakto. Tamen poste la decido estis nuligita, kaj la oficiala gazeto de TEJO plu aperadis.

 

    En la nuna jaro aperis du numeroj de TEJO tutmonde, kaj en la plej freŝa numero la estraro de TEJO anoncas la nuligon:

 

    Jam de kelka tempo ni konscias ke nia oficiala organo ne estas tiel efika informilo kiel bezonatus - ĉefe ĉar pro ĝia aperritmo la artikoloj en ĝi estas ofte neaktualaj. Rezulte, la Estraro venis al la konkludo ke plej bone estos ekde la venonta jaro nuligi ĝin en ĝia nuna formo. Sed ne timu - ni bone kompensos tiun mankon, uzante aliajn, pli efikajn informkanalojn por liveri al nia membraro ĉiujn necesajn kaj interesajn novaĵojn pri TEJO kaj ĝiaj aktivaĵoj.

 

    Krom la raporto pri la estrarkunsido de TEJO, okazinta en aprilo, la freŝa numero de TEJO tutmonde enhavas nur unu novaĵon pri konkreta okazaĵo: raporton de partopreninto de Somera Esperanto-Studado, okazinta en Slovakio komence de julio.

 

    Laŭ la ĵus aperinta jara raporto de TEJO, la nuligo de TEJO tutmonde eblas, ĉar laŭ enketo inter legantoj de Kontakto ne estus problemo aperigi movadaĵojn en tiu revuo. Aldone TEJO ŝparos monon, kaj la informfluo rapidiĝos, ĉar la nuna redaktoro de TEJO tutmonde laŭ la planoj de TEJO estonte zorgos pri aperigo de aktualaĵoj en la retejo de TEJO, kaj aldone redaktos la movadan rubrikon de Kontakto.

 

    Dum la lasta jardeko la eldonkvanto de Kontakto kolapsis, de 2.050 en la jaro 1997 al nur 735 pasintjare. La revuo ne ĉiam aperis ĝustatempe kaj ofte mankis kontribuoj. Por plibonigi la situacion, TEJO nun koncentras siajn fortojn al Kontakto.

 

    Kiel novan redaktoron de Kontakto la estraro de TEJO el inter pli ol dudek kandidatoj elektis la brazilanon Rogener Pavinski. En komento publikigita en la retejo de TEJO, li promesas renovigon de la revuo:

 

    - Mi multe dankas la konfidon, kiun TEJO-estraro havas je miaj kapabloj. Ni strebos doni novan vivon al la revuo, labori por ke ĝi estu pli alloga, kultura kaj freŝtema. Ni planas multajn novaĵojn kaj invitas la esperantistojn partopreni en la kreado de tiu nova Kontakto.

 

    Laŭ la planoj de TEJO la unua numero de la renovigita revuo devos aperi en oktobro.

 

el Libera Folio

Redaktorino: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng