En la lasta koncerto de la ĉi-somera sezono en Grafenegg, Malsupra Aŭstrio, ludis ĉina pianisto Lang Lang kun Viena Filharmonio. La spektintoj dankis al Lang Lang per tondra aplaŭdo, ne nur pro lia pianludo, sed ankaŭ pro lia mimiko al la lingvo de gestoj. Lang Lang diris en intervjuo, ke li tre volonte ludas kun la Viena Filharmonio.