Kopio de bronzaj ĉevaloj kaj ĉaro donacita al Taibei
2010-09-20
La 15an de septembro Zhao Zhengyong, vicestro de provinco Shaanxi, gvidanta delegacion por ĉeesti la Taiwan-Shaanxi-a Semajnon en Taibei, venis en akordon kun Zhou Gongxin, estro de Imperiestra Palaco en Taibei, pri interŝanĝo de historiaj objektoj de la du flankoj. Zhao donacis al la Imperiestra Palaco en Taibei kopion de bronzaj ĉevaloj kaj ĉaro en la Maŭzoleo n-ro 2 de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.