2010-09-20 Artaj konfrontoj en Esperanto ARKONES en Poznano okazos jam por la 26-a fojo de la 24-a ĝis la 26-a de septembro. La prestiĝon de la aranĝo emfazas la fakto, ke ankaŭ ĉi-jare ĝi estas aŭspiciata de ambaŭ ĉefaj mondaj Esperanto-organizaĵoj, Universala Esperano-Asocio kaj Tutmonda Esperanta Junulara Organizo.
La organizantoj invitas membrojn de ambaŭ organizaĵoj veni al Poznań por partopreni laaranĝon. Kunlabore kun Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz ili ankaŭ ĉi-foje preparis riĉan programon. En la muzika parto estos koncertoj de SoloTronik, Kapriol’, Joachim Kołpanowicz, Johannes Mueller kaj de la duo Tomasz Śliwak kaj Milena Śliwak, dum teatron reprezentos Adam Chrupczak, Jarlo Martelmonto kaj la kabareda grupo “La oraj pantalonoj en arbustoj”. En la kleriga programo prelegos Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, István Ertl, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj pluraj aliaj kompetentuloj.
Oni povas aliĝi al ARKONES pere de la retejo www.arkones.org , kie troviĝas ankaŭ detaloj pri la programo, loĝeblecoj k.a. utilaj informoj.
El UEA.com
Redaktoro: Zhang Xiaotong |