2010-09-20
de GUO HONG

|
Artistoj dancas kaj kantas en la inaŭguro.
|

|
Jianoj ludas trombonojn.
|

|
La danco “Bela Sichuan”
|
La 17-an de aŭgusto inaŭguriĝis sur Baogang-a Scenejo la Sichuan-a Semajno en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Diris en la inaŭguriĝo Huang Xiaoxiang, vicestro de Sichuan-provinco, ke la semajno prezentos al vizitantoj la enhavoriĉan kulturon, longan historion kaj buntan multnacian trajton de la lokanoj; diskonigos al la socia publiko la spiriton diligentan, modestan, optimisman, entrepreneman kaj strebantan al daŭra disvolviĝo. Kontraŭtertremaj reprezentantoj estis invititaj al la inaŭguro. “ Sichuan dankas vin.” La simplaj vortoj ĉie esprimis dankon de Sichuan-anoj.
Huang Xiaoxiang diris, ke post la tertremo en 2008, Sichuan ricevis subtenon de ĉiu flanko, ĝi multe ŝanĝiĝis post 2-jara rekonstruado. Pli bela kaj dankema Sichuan dankas ĉiujn!
En la inaŭguro oni prezentis teo-kulturon, nacian dancon, tradician Sichuan-arton kaj kulturon pri granda pando. Okazis ankaŭ la parado de "Sichuan, Hejmloko de Pandoj”, al kiu partoprenis pli ol 200 homoj.
La Sichuan-a Semajno de la 17-a ĝis la 21 kun la temo de “ Sichuan, Hejmloko de Pandoj” plenamplekse kaj multangule donos al vizitantoj la longan historion kaj humuran arton de Sichuan. Dum la semajno okazos ankaŭ turisma aktivado pri “ Amuza Sichuan”, ekspozicio de Sichuan-aj bongustaĵoj kaj kunvenoj pri komerco.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|