Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ronald Glossop instruas en Ĉinio
2010-09-21

DE LIMAKO

 

    La unua afero estis 11-taga seminario pri Esperanto en la urbo Taijuan en kiu partoprenis 59 instruistoj kaj studentoj. Tiun seminarion organizis Profesorino GONG Xiaofeng (Arko), Sekciestro en Ĉinio por la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kun helpo de Profesoro LIU Baoguo (Optimisto) el Interna Mongolio kaj WEI Yubin (Jado), lernejestro de la gastiganta lernejo en Taiyuan. Elstara aspekto de ĉi tiu seminario estis ke la instruistoj venis ne nur el Ĉinio sed ankaŭ el aliaj landoj: Danio, Japanio, Koreio, kaj Usono kaj unu perskajpe el Nederlando. Dum la seminario ĉiun tagon "Profesoro Ron" ankaŭ instruis gelernantojn en la elementa lernejo.

 

    Post la seminario Profesorino GONG kaj Profesoro GLOSSOP vizitis la oficejon de China Radio International en Pekino kie WANG Shanshan intervjuis ilin por internacia dissendo. Ili ankaŭ havis ŝancon interparoli kun aliaj personoj kiuj laboras tie. Poste ili veturis al Tianjin por interparoli kun s-ro HAN Zuwu kaj rigardi la lokon kie oni okazigos similan seminarion dum la venonta jaro.

 

    Ili tiam veturis al la orienta urbo Dandong por partopreni la 6-an Nordorienta-Ĉinan Esperanto-Kongreson kiu okazis ekde la 20-a ĝis la 22-a de Aŭgusto, sed ili alvenis kelkajn tagojn antaŭe. Sekve dum tiuj tagoj GLOSSOP havis ŝancon instrui klasojn por helpi lokajn Esperantistojn plibonigi sian uzon de Esperanto antaŭ la kongreso. Cent kvindek homoj el dek unu provincoj kaj urboj ĉeestis la kongreson, inkluzive de multaj gejunuloj plus gastoj el Japanio, Koreio, kaj Usono. La honora gvidanto de la kongreso estis 88-jara veterana verkisto kaj tradukisto Li Sen. Estis multaj prelegoj kaj programeroj pri la temo "La Instruado kaj Aplikado de Esperanto" kaj impona distraĵa vespera bankedo. Oni decidis ke la 7-a regiona Kongreso de Esperanto por Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio okazos en la urbo Changchun, Jinlin Provinco en la jaro 2012.

 

    Post la kongreso Profesoro GLOSSOP kaj ĉina aktivulo PENG Zhengming (Trigo) el Wuhan veturis al la norda urbo Harbino por intense instrui Esperanton al studentoj en la klaso de Profesorino SONG Ping (Paco) ĉe Heilongjiang Instituto pri Scienco kaj Tekniko. Kelkaj el tiuj 12 studentoj ankaŭ partoprenis la kongreson.

 

    Je sabato, la 28-a de Aŭgusto GLOSSOP flugis al Ŝanhajo kie Vicprofesoro WANG Min Hao, Prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, aranĝis por li ŝancon je dimanĉo prelegi pri "La Signifo de la 21-a Jarcento" ĉe Ŝanhaja Internacia Studara Universitato. CHAI Benrong afable gastigis lin en Ŝanhajo dum tiuj du noktoj.

 

    Je lundo, la 30-a de Aŭgusto li veturis per trajno al Changzhou por instrui Esperanton kaj la anglan dum kelkaj tagoj en la elementa lernejo. Tiun viziton aranĝis ZHANG Changsheng, Prezidanto de la Changzhou Esperanto-Asocio. GLOSSOP ankaŭ havis ŝancon prelegi anglalingve ĉe Changzhou Liu Guojun Vocational Technical College kie inter aliaj aferoj li povis informi proksimume cent instruistojn de la angla lingvo pri Esperanto kaj klarigi al ili kial ĝi estas pli bona dua lingvo por la tuta mondo ol la angla.

 

    Je la 4-a de Septembro li veturis per trajno al Zhengjian por viziti klason en elementa lernejo kiu jam studas Esperanton sub la gvidado de SHI Xueqin (Neĝeta) kaj edzo Michel FONTAINE, originale el Francio. La gepatroj de la gelernantoj ankaŭ studas Esperanton por prepari por vizito al Francio en la venonta jaro. En tiu elementa lernejo li ankaŭ iomete helpis instrui la anglan. En Ĉinio nun ĉiuj infanoj kaj junuloj devas lerni la anglan, sed efektive tiu sperto kun okcidenta lingvo helpas ilin poste lerni Esperanton.

 

    Je la 6-a de Septembro Profesoro GLOSSOP reiris per trajno al Ŝanhajo kaj, kun la helpo de Esperantistoj tie, iris al la flughaveno por trafi la 13-horan kaj duonan flugon re al Usono. Ĉie en Ĉinio la Esperantistoj multe helpis, tre grava afero ĉar usonano GLOSSOP ne scipovas la ĉinan lingvon.

 

    La ĉefa ilo de instruado kiun li uzis en Ĉinio estas la "Kanto de la Koloroj" (ankaŭ konata kiel "Ruĝa Pomo" ĉar la unua strofo temas pri ruĝa pomo kiu estas frukto). Tiu kanto uzas la konatan francan melodion "Frato Jako." Aliaj strofoj estas pri flava rozo (floro), verda cedro (arbo), blua jupo (vesto), nigra kato (besto), blanka mevo (birdo), bruna tablo (meblo), griza salmo (fiŝo), oranĝa pilko (ludilo), purpura aŭto (veturilo), arĝenta forko (manĝilo), kaj ora ringo (ornamo). La lasta strofo bone komunikas la bazan ideon de Esperanto: "Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la Tero, Monda familio." Post la lernado de la kanto, "Profesoro Ron" konversaciis kun la lernantoj pri demandoj kiel, "Laŭ la kanto, kio estas flava?" kaj "Kiukolora estas forko?" kaj "Kio estas jupo?" La lernantoj ankaŭ lernis pri nombroj ĝis mil kaj pri la legado de horloĝoj.

 

(el esperanto-usa.org)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng