2010-09-21
Vespere de la 19-a de septembro vicministro de Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Ĉina Popola Respubliko Wang Guangya esprimis fortan indignon kaj proteston al japana ambasadoro Uichiro Niwa pro la decido de la japana flanko en posttagmezo de la 19-a de septembro, ke ĝi daŭre neleĝe tenos ĉinan ŝipestron en mallibereco.
Wang Guangya diris, ke se la japana flanko ne tuj senkondiĉe liberigos ĉinan ŝipestron, la ĉina flanko uzos fortan rezistan rimedon kaj la japana flanko respondecos pri ĉiuj konsekvencaj sekvoj. Li emfazis, ke la afero okazigita de la japana flanko jam severe difektis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. La sekvanta disvolviĝo de la afero tute dependas de la elekto de la japana flanko.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin chenxi
|