Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Arthur Baur
2010-09-25

    D-ro Arthur Baur (1915-2010) forpasis la 17-an de septembro en Männedorf, Svislando. Elektita en 1980, li estis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA. Baur studis en la universitatoj de Zuriko, Upsalo kaj Stokholmo la germanan, anglan, retoromanĉan kaj islandan filologiojn. Post doktoriĝo li laboris kiel ĵurnalisto ĝis sia emeritiĝo. De 1975 li membris en la Nacia Unesko-komisiono de Svislando.

 

    Baur lernis Esperanton en 1930 en gimnazio kaj fariĝis membro de Esperanto-Societo Zuriko, Svisa Esperanto-Societo kaj en 1939 de UEA. Jam en 1932 (ĝis 1933) li ekredaktis la bultenon "La Sonilo Malgranda", poste renomitan kiel "Ĉiulandulo". Li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj redaktoro de ĝia organo "Svisa Esperanto-Revuo" 1980-1986. En 1959 SES elektis lin sia honora membro. Pli ol 40 jarojn, de 1947 ĝis 1991, li gvidis la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia, ofte helpata de sia edzino Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006). Li respondecis pri la informservoj de la 31-a UK en 1939 kaj la 32-a en 1947, ambaŭ en Berno, kaj pri la gazetara servo de la 64-a en 1979 en Lucerno.

 

    Okaze de la UK en 1939 aperis en redakto de Baur "Svisa antologio". Por la UK en 1979 li verkis la libron "La fenomeno Svislando", per kiu la sperta ĵurnalisto kreis imitindan modelon por similaj priskriboj pri aliaj landoj. Krome li verkis i.a "Esperanto in 5 Lehrbriefen" (1942), "Das Problem der internationalen Sprache" (1953), "Esperanto per Post" (1958), "Deine zweite Sprache" (1960), "De la utopio al la realeco; Von der Utopie zur Wirklichkeit" (1976), "La retoromanĉa: sorto de la plej malgranda nacia lingvo de Svislando" (1984), "La retoromanĉa: historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando" (1995), "Die Geschichte der Esperanto-Sendungen aus der Schweiz" (1998). En sia lando li konatiĝis ankaŭ pro siaj regule reeldonitaj lernolibroj de la svisgermana (alemana) lingvo kaj de libroj pri la retoromanĉa.

 

(Gazetara komuniko de UEA)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng