2010-09-25
En la 21-a de aŭgusto 2010 okazis 2010-Jarkunveno de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA)en la urbo Dandong, Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Nordkoreio. Partoprenis en la jarkunveno pli ol 30 esperantistoj el la urboj Pekino, Tianjin, Kantono, Taiyuan, Meihekou, Hohhot, Baotou, Shenyang, Langfang, Dandong ktp. Inter la partoprenantoj estis s-ro Li Sen, honora prezidanto de ĈFEA, s-rino Tan Xiuzhu, eksprezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj iuj famaj veteranoj en Ĉinio, kiuj forte subtenas ĈFEA.
S-ro Han Zuwu, prezidanto de ĈFEA, prezidis la jarkunvenon. En la kunveno vicprezidanto s-ro Xiao Ke prelegis pri la ekspresa fervojo en Ĉinio. La tekniko de la ĉina ekspresa fervojo antaŭeniras en la mondo. La motorvagonaroj “CRH” (Harmonio) kun la rapideco de 350 km/h estas grupe produktitaj de Ĉinio mem, kiuj bone funkcias sur la fervojlinio de Pekino al Tianjin kaj tiu de Wuhan al Kantono.
S-ro Han Zuwu faris koncizan resumon pri la laboro de ĈFEA, raportis pri la 62-a IF-kongreso en Sofio de Bulgario per multmedia aparato. La raporto estis aplaŭdita de ĉiuj ĉeestantoj. Li ankaŭ alvokis al la ĉinaj fervojistoj lerni Esperanton pli diligente kaj uzi tiun ĉi lingvon ne nur en la fervoja fako sed ankaŭ en aliaj kampoj. Krome, la ĉeestantaj fervojisto-samideanoj diskutis pri la ebleco gastigi la 66-an kongreson de IFEF en Ĉinio en 2014.
Estas menciinde, ke la 88-a naskiĝtago de s-ro Li Sen (en la 29-a de aŭgusto laŭ la suna kalendaro) estis celebrita ne nur de fervojistoj, sed ankaŭ de ĉiuj ĉeestantaj esperantistoj en Ĉinio. En la kunveno oni gratulis al s-ro Li Sen pere de artikoloj, noveldonita libro kaj gratulkartoj kun plej sinceraj deziroj al li: feliĉon, sanon kaj longvivon. S-ro Li Sen diris, ke li dankis ĉiujn pro la gratuloj, kaj li daŭrigos sian laboron en la Esperanto-movado kaj dediĉos sian tutan vivon al la Esperanto-movado.
(Kontribuo de Han Zuwu)
Redaktoro: Wang Lihua
|