2010-09-25
 (de maldekstre) Han Zuwu, Zhumahan Wuernihebai, Li Jiaxiang |
|
 Sur la podio |
|
 Grupa foto |
En la 20-a de septembro 2010 okazis en Tianjin laborkunsido inter la Xinjiang-a kaj Tianjin-a socisciencaj ligoj. Gvidate de s-ro Zhumahan Wuernihebai, vicprezidanto de la Xinjiang-a Sociscienca Ligo, la Xinjiang-a delegacio konsistanta el 20 anoj vizitis la urbon Tianjin kaj faris interfluon pri la laboro kun kolegoj en Tianjin.
S-ro Li Jiaxiang, sekretario de la kompartia komitato de la Tianjin-a Sociscienca Ligo, faris parolon por bonvenigi la kolegojn el Xinjiang kaj deziri al ili fruktodonajn laborojn en Tianjin. S-ro Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, ĉeestis la kunsidon kaj faris paroladon pri la laboro de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, kaj raportis al la ĉeestantoj pri Esperanto kaj pri ĝia aplikado.
(Kontribuo de Han Zuwu)
Redaktoro: Wang Lihua
|