Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-turismo dum EXPO-2010 en Ŝanhajo, Ĉinio
2010-09-25

    Pasintjare oficejo de Vojaĝantoj FLUGO el Bydgoszcz, Pollando, sukcesis sendi 170 turistojn dum Blankaj Noktoj al Skandinavio kaj Baltaj Landoj dank’al kunlaboro kun Esperantotur kaj organizantoj de Esperanto -- turismo en Finnlando, Svedio, Rusio, Estonio, Latvio kaj Litovio. Ĉi-jare okaze de EXPO-2010 en Ŝanhajo FLUGO kunlabore kun Esperantotur kaj Hefei Verdastelo Esplora Instituto pri Turismo sendos denove 170 turistojn al Ĉinio septembre 2010 laǔ itinero Ŝanghajo - Suzhou - Nankino - Hefei - Jinan - Tianjin - Pekino en kvar grupoj. La unuan sukcesan grupon dum 8-15.09.2010 gvidis Estro de Flugo-Andreo Grzebowski kun helpo de Andrzej Grzebowski-Prezidanto de Internacia Klubo ESPERANTOTUR. En Ĉinio akcepton tre bone realigis Liu Jianguo kun frato Liu Baoguo kaj en Pekino ĉiam tre bone E-ĉiĉeronis Nan Youli. Survoje helpis esperantistoj, ĉefe en Suzhou, Hefei, Jinan, Tianjin kaj Pekino kaj al ĉiuj ni tre dankas. Nun vojaĝas tra Ĉinio sekvaj tri grupoj de FLUGO kaj dum 17 - 31 de oktobro 2010 vojaĝos kvina grupo - tiu de ESPERANTOTUR ĉ. 30 persona, kiu partoprenos la 20-an Internacian Esperanto-Kongreson laǔ la sama itinero Ŝanhajo kun EXPO-2010 - Suzhou - Nankino - Hefei - Jinan - Tianjin -- Pekino, kiu duan semajnon daǔrigos la vojaĝon al Tibeto. Esperanto-grupvojaĝoj multiĝas, ĉifoje 200 turistoj vizitos Ĉinion kaj EXPO - 2010 dank’al Esperanto. Proponu Viajn Esperanto-aranĝojn por grupaj vizitoj, tiam Vi helpos al disvolvo de internacia Esperanto - turismo.

 

    Internacia Klubo ESPERANTOTUR, str. M. Skłodowskiej-Curie 10,

 

    PL - 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO tel/fakso 48-52/346 11 51,

 

    rete: info@esperanto.bydgoszcz.euesperanto-turismo@wp.pl

 

    retpaĝoj: www.esperanto.bydgoszcz.euwww.esperanto-turismo.za.pl

 

(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng