2010-09-25
 Araba danco |
La 23an de septembro okazis ceremonio por la nacia tago de la Pavilono de Saud-Arabio en ŜME. Tiu tago estas ankaŭ la nacia tago por Saud-Arabio. Ekde la inaŭguriĝo de ŜME la Pavilono de Saud-Arabio akceptis pli ol tri milionojn da vizitantoj.
La pavilono situas en zono A kaj ĝi prezentas urbojn de kvar tipoj: urbo de resursoj, verda urbo, kultura urbo antikva kaj urbo de nova ekonomio, malkovrante, ke akvo, petrolo kaj scioj estas la bazo por ekzisto kaj disvolviĝo por la urboj de Saud-Arabio.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|