2010-09-25

Dankon al Jacques Barratié pro atentigo pri ne tute nova libro aperinta ĉe la granda pariza eldonisto Nathan, specialisto pri eldonado de ĉiunivelaj lernejaj lernolibroj.
Informoj pri tiu libro, "Le monde où je vis" (La mondo kie mi vivas), aperas sur lia blogo: http://blogodelagem.blogspot.com/.
Eblas foliumi tiun libron ĉe: http://www.nathan.fr/feuilletage/?isbn=9782092527078.
Jam en la sesa paĝo, tuj post la enhavtabelo, aperas paĝo dediĉita al Esperanto en simpatia maniero. Leganto malkovras la unuan Esperanto-vorton: "Saluton!".
"Le monde où je vis"
Publikigita: 01/04/2010
Eldonisto: Nathan
Kolekto: Dokéo
ISBN: 978-2-09-252707-8
EAN: 9782092527078
Nombro da paĝoj : 39
Pezo: 410 g
Dimensioj: 21,6 cm ×27,3 cm × 0,8 cm.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|