2010-09-25 Karaj,
La Turisma Asocio de la urbo Zagreb (kiu lastatempe havas esperantigitan sian retejon, prizorgata de Judita Rey Hudeček) kaj kiu eldonis novan prospekton de Zagrebo en Esperanto, turnas turisman filmon pri Zagrebo.
Laŭ la ideo de Amelija Tomašević, prezidantino de la Turisma Asocio, la filmo informu ankaŭ pri nova gvidlibro pri Zagrebo en Esperanto kaj pri Esperanto kiel ilo de turismo. Sekve hodiaŭ ni filmis pri la temo en nia oficejo en Knez Mislav: kunparolis pri Esperanto por la estonta turisma filmo Judita Rey, Đivo Pulitika, David Rey Hudeček kaj Katarina Savić.
La Turisma Asocio de Zagrebo vastskale uzos la filmon por reklamado de Zagreb ekde 2011. Ni raportos pri detaloj kiam la filmo prezentiĝos.
Spomenka Štimec,
Esperanto ĉe zg.t-com.hr.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|