Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Turka Filmo en Esperanto
2010-09-25

    Laŭ informo de "Libera Folio" http://www.liberafolio.org/2010/senmova, la turka reĝisorino Tuğçe Madayanti Sen faris mallongan filmon en Esperanto kun la temo pri "Senmove", spektebla ĉe http://www.vimeo.com/13356766 kun subtitoloj en la angla lingvo.

 

    Eblas aldoni komenton samadrese.

 

    Mi propra komento (bedaŭrinde, la retejo ne akceptas html):

 

    Gratulojn pro ŝia kuraĝo uzi la Internacian Lingvon Esperanto kaj la anglan (kiu estas unue nacia! nur subtitole).

 

    Nâzım Hikmet Ran, fama turka verkisto kaj poeto, iam diris: "Mi aŭdis miajn teatraĵojn jam en multaj lingvoj kaj landoj, ankaŭ en grandaj teatroj. Kaj hodiaŭ je la unua fojo mi aŭdas Esperanton. Nenie mi estis tiel emociita kiel ĉi tie hodiaŭ, inter vi amatoroj... Mi trovas, ke Esperanto estas lingvo tre muzika. Mi ne scias, ĉu ĝi fariĝos lingvo tutmonda kaj tio min ankaŭ ne interesas: tio povos okazi post tre longa tempo. Sed interesas min, ke jam ekzistas homoj, kiuj batalas por tiu ideo. Mi rekomendas, ke la gepatroj instruu Esperanton al siaj filoj kaj filinoj. Se mi estus pli juna, mi mem lernus ĝin. Mi deziras multajn sukcesojn al via batalo."

 

    El "Bulteno" n° 5-6 1958, p. 109-110. Citita en "Pri internacia lingvo dum jarcentoj" de Isaj Dratwer. Tel-Avivo: Memeldono. Dua eldono: 1977. p. 103.

 

    Nepre daŭrigu!

 

    Bonan sukceson al vi!

 

    Se vi ne komprenas Esperanton, vi povas uzi aŭtomatan tradukon EO --EN:

 

    http://gramtrans.com/,

 

    http://xixona.dlsi.ua.es/apertium-www/?id=translatetext,

 

    http://traduku.net/,

 

    Henri Masson

 

    http://www.ipernity.com/home/32119.

 

    Kunaŭtoro de "L' homme qui a défié Babel" (La homo kiu defiis Babelon) kun René Centassi, eksa ĉefredaktoro de Agence France-Presse - AFP. Aperinta en la unua eldono ĉe Ramsay, Parizo, en 1995, en la dua eldono en 2001 samtempe kun ĝia Esperanto-traduko ĉe L' Harmattan, Parizo. Publikigita en tradukoj korea kaj hispana en 2005, litova en 2006 kaj ĉeĥa en 2007.

 

    http://www.esperanto-sat.info/article1009.html.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng