2010-09-25
La 23-an de septembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis la ĝeneralan debaton de la 65-a asembleo de UN en Nov-Jorko, kaj faris paroladon titolitan “Koni la realan Ĉinion”.
En sia parolado Wen Jiabao emfazis, ke Ĉinio rigardas amikecon kiel gravan aferon, havas sian principon en afero-traktado kaj firme protektas siajn kernajn rajtojn kaj interesojn. En la problemoj pri nacia suvereneco, ŝtata unueco kaj teritoria integreco Ĉinio neniom cedas kaj kompromisas.
En la fino de sia parolado li diris, ke disvolviĝo de Ĉinio estas ankaŭ ŝanco por la mondo. Kiam Ĉinio pliboniĝas, la mondo profitas. Ĉinio paca, bone disvolviĝanta, vivoplena kaj la respondecema iras antaŭen ĉiam kune kun la mondo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji |