2010-09-25 Alvoko al Franclingvanoj
Ni ĉiuj konscias pri la granda influo, kiun amaskomunikiloj havas, kiom ŝlosilaj ili estas en la mondo ĝenerale. En nia kazo, pere de ilia voĉo la ekstera mondo ricevadas informojn pri nia agado, pri nia kontribuo al la monda paco kaj nia engaĝiĝo pri lingvaj temoj. Gravas, do, ke ili komprenigu ankaŭ al EU la rolon de Esperanto.
Mia agado en Francio estas informa por veki iliajn amaskomunikilojn pri la EU-lingva problemo. Tiu lando estas ja grava, prestiĝa kaj potenca ne nur en EU, sed ankaŭ mondskale. Ĝi estas, krome, influhava, ĉar la franca estis konsiderata la internacia lingvo. La voĉo de Francio estas plu aŭdata tra nia tuta planedo kun respekto.
Jam 8 jarojn mi aperigas anoncojn plurlande en Eŭropo, el kiuj 9-foje en Francio. Ili estis sub la rubriko 'Reklamoj', sed mi deziras, ke Esperanto estu traktata kiel novaĵo. Dum mia lastjunia vizito al 'Le Monde' oni sciigis al mi, ke por ke Esperanto estu novaĵo, la ĵurnalo devas konscii pri vera intereso en la publiko. Tion ili taksas pere de reagoj de la legantoj.
La 15-an de decembro en 'Le Monde' aperos denova reklamo. Temos pri 2 paĝoj: unu kun intervjuo al la nepo de d-ro Zamenhof kaj alia kun informoj pri Esperanto.
Lerninte, ke Ĝingis-Ĥano breĉis nur 5-metre la Grandan Muron por ĉevaloj kaj venkis Ĉinion dum palpebrumo, mi invitas vin agi same.
Jen, do, mia alvoko al vi, franclingvaj Esperantistoj: post la apero de la 2-paĝa anonco bv. reagi al la redaktejo de 'Le Monde' papere al: Le Monde, 80 Bd Auguste Blanqui, 75707 Paris Cedex 13 aŭ rete al courrier-des-lecteurs@lemonde.fr. Invitu ankaŭ viajn familianojn kaj geamikojn agi same. Bv skribi nur en la franca lingvo kaj petu, ekzemple, informojn pri denaskuloj, la Eŭropa lingva diverseco kaj Esperanto, ĉu daŭra EU-angliĝo taŭgas?, aperigo de pliaj informoj pri Esperanto, ĝia literaturo, ktp. Ankaŭ kritikaj opinioj bonvenas / bezonatas.
Mi antaŭdankas pro via apogo.
Etsuo Miyoshi
----------------------------------
Rimarko: Etsuo Miyoshi prelegvojaĝos fine de novembro en Francio:
Parizo (18/11), Vannes (19-20/11), Pluezek (21/11), Lyon (22/11), Avignon (23/11), Montpellier (24/11), Mulhouse (25/11) kaj Thionville (26/11). Lia prelego estos tiam "Ĉu guto traboras la monton granitan?"
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|