Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bonvenon al Kopenhago
2010-09-26

    Saluton

 

 

    Via vizito al ĉi tiu retpaĝo signifas, ke vi konsideras la eblecon viziti nian urbon kaj partopreni la 96-an Universalan Kongreson de Esperanto (la 23-an de julio -- la 30-an de julio 2011), kaj ni tre ĝojas bonvenigi vin!

 

    La kongresejo

 

    La kongreso okazos en Bella Centro, moderna kaj fleksebla kongresejo, tre facile atingebla per metroo, aŭto aŭ buso, nur 10 minutojn for de la urbocentro.

 

    Ĉarma Kopenhago

 

    La etoso en Kopenhago estas internacia, sed kun unika tuŝo de dana neformaleco. La ĉefurbo estas dinamika kaj zuma, tamen la grandeco de la urbocentro permesas al vi malhaste esplori ĝin pro la mallongaj distancoj inter la vidindaĵoj, kiujn oni facile atingas piede.

 

    Kopenhago estas unu el la plej aĝaj kaj ĉarmaj urboj de Eŭropo, tamen grandskale favorata de la internaciaj kulturaj avangardoj, kiuj daŭre emfazas la elstarecon de Kopenhago kaj ĝia atmosfero.

 

    Kopenhago estas la hejmo de la plej aĝa monarkio de la mondo, kaj la danaj reĝoj lasis siajn signojn en la urbo dum 1000 jaroj. La plej entreprenema reĝo estis Kristiano la 4-a (1577-1648). Ankoraŭ hodiaŭ post 400 jaroj, la urbo atestas pri lia grandega konstruemo. La kastelo Rosenborg, la Borso, la Ronda Turo estas kelkaj el la plej imponaj konstruaĵoj.

 

(el http://www.96uk-kopenhago.dk/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng