2010-09-26 Mi dankas francan samideanon s-ro R. BOUCHET pro lia vizito al la rubriko “La 6-a Azia Kongreso de Esperanto”, kaj precipe pro lia kontribuo al la nomata rubriko. Liaj mallonga artikolo kaj belaj fotoj pliriĉigas la rubrikon kaj nian retpaĝon.
La Red.
En la programo estis anoncita, por la tria vespero, infana koncerto. Fakte okazis tute ne atendita spektaklo, estis granda kaj ĝojiga surprizo vidi kaj aŭskulti tiun altkvalitan programon de infanoj, estis plezuro vidi kiel ili plezure kun rideto ludis kaj kantis.
Gratulon, daŭrigu konigi tiel mongolan kulturon.
(Kontribuo de R. BOUCHET el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |