2010-09-26 Mi dankas francan samideanon s-ro R. BOUCHET pro lia vizito al la rubriko “La 6-a Azia Kongreso de Esperanto”, kaj precipe pro lia kontribuo al la nomata rubriko. Liaj mallonga artikolo kaj belaj fotoj pliriĉigas la rubrikon kaj nian retpaĝon.
La Red.
Kiel kutime, la kongreso finiĝis per programo far la partoprenantoj, plejparte la programo estis japana kaj ĉina tamen ĉe la fino aperis Danlanda akordionisto, lando en alia flanko de la kontinento, mi diris de la kontinento ĉar kiam mi rigardas mapon mi konstatas, ke Eŭropo kaj Azio estas nur unu kontinento. Ĉu tio ne vere kongruas kun la kongresa temo?
(Kontribuo de R. BOUCHET el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|