Inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Ĉevala Ekspozicio 2010 en Ŝanhajo
2010-09-26
Ĉevalo ekspoziciata en la ekspozicio
La 24-an de septembro inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Ĉina Internacia Ĉevala Ekspozicio 2010, daŭranta tri tagojn. En ĝi montriĝos pli ol cent ĉevaloj el 10 landoj kaj regionoj, inkluzive de Germanio, Francio, Japanio kaj Kanado. Dum la ekspozicio okazos ankaŭ kunveno pri ĉevala industrio kaj ĉevala hurdokurado.