Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina akademiano parolas pri ŜME
2010-09-26

de YI BIN

 


He Jingtang 

 

    Pli-ol-70-jara He Jingtang estas akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj ĉefprojektisto de la Ĉina Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). En liaj okuloj ŜME estas diferenca de la aliaj.

 

    Atenti kulturojn kaj mediprotekton

 

    He Jingtang jam ne memoras, kiom da fojoj li venis al la ĝardeno de ŜME antaǔ ĝia malfermo. Li memoris nur, ke li havas pli ol 120 aviadilajn biletojn ir-reirajn en iu jaro. Post inaǔguro de ŜME li veturis al la ĝardeno 5 fojojn.

 


La Brita Pavilono 

 

    "La ĝardeno de ŜME estas tre granda, mi vizitis nur parton de ĝi." He Jingtang havas impreson, ke la Itala Pavilono estas bone projektita, ĉar ĝi kunligis kulturon de la antikva Romo kaj modernan estetikon. Pavilonoj de Hispanio kaj Britio tre atentas kulturojn kaj substrekas malaltkarbonon.

 

    "La Monda Ekspozicio estas ne nur resumo de kulturoj kaj teknologioj de la homaro, sed ankaǔ platformo por interŝanĝi opiniojn pri disvolva direkto en la estonteco." He Jingtang diris, ke ĉiuj landoj donis grandan atenton al ŜME, tio estas senprecedenca. Pavilonoj de diversaj landoj montris sialandajn kulturojn, sciencojn kaj teknologiojn, el kiuj ni povas koni disvolvan tendencon de la tuta mondo.

 

    Konstruado de pavilonoj enkorpigis ne nur heredigon de kulturoj, sed ankaǔ atenton al malaltkarbono, energioŝparo kaj mediprotekto.

 

    Enkorpigi ĉinajn kulturojn

 

    Parolante pri la Ĉina Pavilono, He Jingtang menciis kelkajn ĝiajn distingaĵojn rigardindajn:

 


La Ĉina Pavilono

 

    Ĝia ekstera formo sentigas al vizitantoj obstinan penadon de la ĉina nacio kaj ĝian fieron kaj memfidon. La ruĝa koloro el aparta farbo kaj kun malsamaj nuancoj donis al homoj bonan vidon.

 

    En ĉiu flanko de la pavilono troviĝas 31 elstarantaj ideogramoj de ĝǔan-stilo (speco de antikva ĉina kaligrafio) aspektantaj kiel sigeliloj. Ĉiu el ili kun areo de 2.7 x 2.7 metroj efektive estas por aerumado.

 

    La Ĉina Pavilono estas varma en vintro kaj malvarma en somero, tio profitas de ĝia konstrua karakterizaĵo. Krom surtegmenta ĝardeno alta je 13 metroj He Jingtang rekomendas ankaǔ la pentraĵon en la pavilono "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo".

 

    He Jingtang diris, ke kunligo de ĉina trajto kaj moderna spirito en la projektado de la Ĉina Pavilono enkorpigis profundecon de la ĉinaj kulturoj.

 

    Montri ĉinan figuron

 

    He Jingtang diris: "Okazigo de ŜME ĉiuflanke montris ĉinan figuron kaj ludis pozitivan rolon por antaǔenpuŝi disvolviĝon de ekonomia socio, precipe tiun de Ŝanhajo. Samtempe ŜME konigis al la mondo ĉinan disvolviĝon."

 


Sigelilaj truoj por aerumado 

 

    Li diris, ke nun la tuta mondo diskutas, kiu maniero por la homaro estas plej bona por plibonigi la vivon. "Bela vivo bezonas ne nur kulturojn, sed ankaǔ sciencojn kaj teknologiojn. Malaltkarbono, energioŝparo kaj mediprotekto povas fari la vivon pli bona. La Ĉina Pavilono estas projektita ĝuste laǔ penso de malaltkarbono."

 

    Ĉina kulturo estas kunfandaĵo de kulturoj de 56 nacioj. Ĝi bezonas intergriĝi al la mondo kaj al la epoko. ŜME estas bona ŝanco por realigi tion.

 

    "ŜME ebligis al Ĉinio pli multe kontaktiĝi kun la mondo kaj al la mondo pli multe koni Ĉinion," diris He Jingtang.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng