2010-09-26 de HUO SHIJIE
 Zuma parolas en la pavilono de Sud-Afriko. |
|
 Zuma vizitas la pavilonon de Sud-Afriko. |
La 26-an de aŭgusto prezidento de Sud-Afirko Jacob Zuma venis al la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj vizitis la pavilonon de Sud-Afriko.
De la 24-a de aŭgusto kiel la dua granda komerca partnero, la plej granda komerca grupo de Sud-Afriko, gvidate de prezidento Jacob Zuma, vizitis Ĉinion. La du flankoj priskribis 13 interkonsentitajn dokumentojn en Pekino. En la 26-a, Zuma venis al Ŝanhajo, la lasta stacio de lia vizitado, kaj vizitis la pavilonon de Sud-Afriko.
Zuma pririgardis la metiartaĵojn kaj la plikonigan filmon pri Sud-Afriko. Li diris: “ Mi tre ĝojas, ke mi povas veni al la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj viziti la pavilonon de Sud-Afriko. Sud-Afriko estas lando kun multaj nacioj, kaj ni povas kune penadi por konstrui ĝin en modernan landon.”
Zuma faris mallongan paroladon en la pavilono de Sud-Afriko, ke lia vizitado celas antaŭenpuŝi duflankajn komercanjn rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Afriko, ankaŭ tiujn inter Ĉinio kaj Afriko. “Mi tre ĝojas, ke nia vizitado al Ĉinio sukcesis, kaj la pavilono de Sud-Afriko popularas en ŜME! Pli ol 2500 miloj da homoj vizitis ĝin, kiu bone prezentas la landon kaj la popolojn. Bonvenu al Sud-Afriko, ĉinaj gastoj!”
Li diris “dankon” en la ĉina lingvo je la fino de sia parolado. Post lia vizitado, li estis fotita antaŭ la pavilono por memoro.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|