Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
“Nur la simplaj kaj praktikaj konstruaĵoj povas herediĝi de generacio al generacio”
2010-09-26

de BAO JIAN

 


Jiang Huancheng, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierioj 

 

    Jiang Huancheng estas membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierioj, ĉina prospektor-projektisto kaj projektisto de la signa konstraĵo de Ŝanhajo - la turo Orienta Perlo. Post malfermiĝo de la ĝardeno ŜME kelkfoje Jiang Huancheng vizitis la ĝardenon, en kiu li enviciĝis inter la ordinaraj vizitantoj por atendi sian vicon. Pri la konstruaĵoj en la ĝardeno li diris: “Mi parolas kun vi pri ŜME kaj la vojaĝo en la ĝardeno nur de la vidpunkto de struktura inĝeniero.”

 

    Struktura projekto

    Je la unua vido mi konas, al kiu lando la pavilono apartenas

 

    Kun 47-jara kariero de struktura projektisto Jiang Huancheng opiniis, ke en la projeka kampo ne troviĝas kulmino.

 

    Jiang Huancheng diris, ke estas ja bona la kruco formanta de viadukta pasumejo kaj akso de la monda ekspozicio, kiu havas klarajn zonojn, sed bedaŭrinde al tiu regiono mankas trapasejoj kondukantaj al la zonoj de Pudong kaj Puxi. La Ĉina Pavilono estas bela aspekte, tamen tie la homa transporto ĉefe dependas de rultrotuaro...

 


La Germana Pavilono 

 

    En la ĝardeno ĉiulandaj pavilonoj havis sian propran trajton, je la unua vido oni facile konas al kiu lando ĝi apartenas. Pri tio Jiang Huancheng diris, la Germana Pavilono aspektas kiel militĉaro kiel sia kares-nomo “germana militĉaro” en la mond-pokala piedpilka ĉampioneca konkurso; la Fanca Pavilono estas volvita de novtipa faden-reto el betono, kiu montras la delikatan kaj romantikan karakterojn de francoj; la Itala Pavilono estas konstruita el diafana betono, tra kiu tage sunradioj povas eniri en la ĉambron kaj nokte ellasi lumon, tio konformas al zorgemo kaj eleganteco de italoj.

 

    Jiang Huancheng tre ŝatas la Indonezian Pavilono. “Ĉar estas fortaj ĝiaj originalaj gustoj”, diris Jiang. La Indonezia Pavilono kun areo de 4000 kvadrataj metroj klare elspiras la lokajn trajtojn. En ĝiaj ĉambroj oni facile vidas bambuajn dekoraciaĵojn. La projektisto kreive utiligas bambuajn pecojn en la konstruado, la plafonoj estis dekoracitaj el tavoloj da bambuaj pecoj kaj la plankoj el bambuaĵoj.

 

    Medioprotekta tekniko

    Vertikala verdigo

 

    “Malalta karbono kaj medioprotekto”estas kerna ideo de ŜME.

 

    La eksterj muroj de la Luksemburga Pavilono estas el sendekoraciitaj ŝtalplatoj- efloreska ŝtalo (angle weathering steel). Pri tio Jiang Huancheng diris: “Tia ŝtalo plilongigos vivon de la konstruaĵo, kvankam ĝi estas je 15%-20% pli multekosta ol la ordinara ŝtalo, tamen el la vidpunkto de daŭrigebla disvolvo tia decido estas valora.”

 


Vertikala verdigo de la Alsace-a Kaza Pavilono 

 

    Estas laŭdinda por Jiang ankaŭ la “aera arbo” en la Kaza Pavilono de Madrido. En homplena Madrido se oni en la placo instalus tian “aeran arbon” kun vent-energia aparato, oni povus ripozi kaj ĝui malvarmeton sub la “arbo”. Estas tute distinga la “arbego” kun roloj de scenejo, prezentejo, kaj interkomunikejo. La temperaturo sub la “arbo” estas evidente malalta ol en aliaj lokoj, ĝuste kiel la popol-diro “estas bone loko ĝui malvarmeton sub granda arbo”, tia projekto estas lerninda por la gastiganta urbo -- Ŝanhajo.

 

    Ĉinaj arkitekturoj jam antaŭ longe ekesploris medi-protektajn teknikojn. Jiang Huancheng diris, ke li havas bonan sperton en vertikala verdigo. “Oni devas verdigi la eksterajn murojn de konstruaĵoj, ekzemple kulturi partenocisojn. Kun ĝia kresko la planto iom post iom kovras la murojn, tio povas ne nur reguligi la temperaturon de la ĉambro sed ankaŭ sorbi karbonon. Kompare kun akvo-muro en iuj pavilonoj, kvankam tia akvo-muro povas same malaltigi la temperaturon de ĉambro, tamen pro tio, ke ĝi bezonas energion fluigi la akvon, tiasence ĝi ne tute konformas al la vidpunkto de medi-protekto.”

 

    Konstruaĵo kun malalta karbono

    Medi-protekto ne povas resti nur en idea stadio

 

    Jiang Huancheng diris, ke multaj konstruaĵoj en ŜME estas kaj energi-konservaj kaj medi-protektaj, el kiuj ni povas lerni multe.

 


Eksteraj muroj de la Brazila Pavilono estas dekoraciitaj per reuzeblaj lignoj. 

 

    Nemalmultaj pavilonoj estas portempaj konstruaĵoj kaj pro tio tiuj pavilonoj konstruiĝis el ŝtala strukturo, ĉar tia strukturo faciligas reutiligon de tiuj ŝtaloj post ilia malkonstruo.

 

    Medi-protektaj konstruaĵoj povas ŝanĝi vivkvaliton. En la Rhône-Alpes-an Pavilon de Fancio en Puxi-zono, oni per bambuoj dekoraciis la eksterajn murojn kaj tia desegno estas utila en ŝirmado kontraŭ sunradioj; en la Alsace-a Kaza Pavilono oni kulturis vegetalajn murojn kaj projektis akvofalojn, tiaj metodoj malaltigis la temperaturon de la ĉambro kaj bonigis la vivkondiĉojn.

 

    Jiang Huancheng diris: “Medi-protekto devas ne nur resti en idea stadio. Nun en kelkaj urboj troviĝas tiel nomataj nul-ellasaj konstruaĵoj, fakte tia nul-ellaso estas nur idealo, kaj portempe estas nerealigebla en konstrua kampo.”

 

    “Nur tiuj simplaj kaj praktikaj konstruaĵoj povas transdoniĝi de generacio al generacio”, resumis Jiang. Li diris, ke en ŜME multaj konstruaĵoj estas projektitaj en simpla stilo, kaj bezonas malmultkostan sumon en protektado. Kaj en Pudong-zono post riparado de malnovaj konstruaĵoj oni malfermis grandan novan spacon por utiligi, tiamaniere ili realigis la harmonion inter la naturo kaj homaro. “Konstruaĵoj devas esti konformaj al la ĉirkaŭaĵoj, por atingi tiun celon kaj pli komfortigi nian vivon ni nepre devas memori la jenajn tri vortoj: kreivo, bonigo kaj harmonio.”

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng