Forumo pri Globa Urbo-Informiĝo 2010 inaŭguriĝis en Ŝanhajo
2010-09-27
La 25-an de septembro en la Ŝanhaja Internacia Konferenca Centro, kun la temo “Antaŭenpuŝi disvolvon de urba ekonomio per informiĝo” inaŭguriĝis la Forumo pri Globa Urbo-Informiĝo 2010, en kiu 350 specialistoj kaj entreprenistoj el 40 landoj kaj 49 internaciaj organizoj diskutis pri kombino de informiĝo kaj industriiĝo, disvolvo de informoj kaj teknologioj, kaj malaperigo de diĝita divido.