2010-09-27 Se oni serĉas ion en vortaro, ofte komenciĝas la divenado: Kiu vorto en la cellingvo estas la bona, kiu el la signifoj de la elira vorto rilatas al kiu celvorto?
La japana iniciato http://tatoeba.org/epo pro tio rilatigas kompletajn frazojn, en multaj lingvoj, ankaŭ Esperanto. Intertempe Esperanto havas pli ol 15 000 frazojn kaj lokon 5 inter la diversaj lingvoj. La aktuala kresko estas pluraj cent frazoj tage; antaŭ du monatoj estis nur ĉ. mil Esperanto-frazoj en la frazaro.
Se oni volas helpi en la traduka tasko, necesas registriĝi. Sur paĝo de hazardaj tradukendaj frazoj eblas montri ankaŭ 15 frazojn samtempe, se oni volas traduki amase kaj ŝpari atendotempon. http://tatoeba.org/deu/sentences/several_random_sentences
Eble plusendu al aliaj retlistoj kaj forumoj, se vi ŝatos.
Plezuron kun la paĝaro.
Lu Wunsch-Rolshoven
lu.esperanto@gmx.de
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|