Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Flugo al Ĉinio
2010-09-27

 
S-ro Zhu Mingyi, Chen Ji (dekstre) kaj mi

 

    La 9-a de septembro 2010 estas feliĉa tago, neforgesebla tago, ĉiam por mi en la estonteco. Tiutage mi ekflugis al Ĉinio pro tio, ke mi sukcese partoprenis en konkurso kaj estas invitita de EPĈ labori tie kiel redaktoro por ĝia revuo por unu jaro.

 

    Mia vojaĝo komenciĝis en la 9-a de septembro per flugo de Aŭstria Flugkompanio. Kiam mi atingis la flughavenon en Varna, kun bedaŭro mi eksciis, ke la flugo Varna-Vieno havas 30-minutan malfruiĝon, tamen, fakte ni ekflugis 1h.15 min. pli malfrue. Mi maltrankviliĝis, ke mi ne kaptos la flugon al Pekino, sed en Vieno nova 15-minuta malfruiĝo sukcesigis nian flugon. Ni flugis agrable kaj komforte.

 

    Survoje dum flugado mi estis kun bonega animstato, pripensante kaj revante pri miaj kunlaboro, kunvivado kun miaj ĉinaj geamikoj en EPĈ. Sed estis granda bedaŭro kaj surpriza atako por mi, ke kiam mi atendas mian valizon ĉe la transport-bendo en la flughaveno, mi ricevis mian kofron kun rompitaj kaj malplenigitaj eksteraj poŝoj kaj subite decidis plendi pri tio.

 

    Kun la helpo de afablaj ĉinoj mi trovis la necesan oficejon kaj klopodis klarigi al la oficisto kio okazis. Li rapide eliris el la ĉambro, tuj revenis kaj kunportis tute novan kofron kaj diris: “Change”. La problemo estis solvita rapide kaj ĝentile, tute neatendite por mi. Al mi ŝajnas, ke en neniu alia lando tio povus okazi.

 

    En la flughaveno por bonvenigi min atendis gesinjoroj Chen Ji, Zhu Mingyi kaj Yu Tonglian el EPĈ kaj tuj invitis min kune tagmanĝi. En bona amika medio kaj renkonto post 4 jaroj ni rememorigis la Internacian Fervojistan Kongreson kaj postkongresan vojaĝon en 2006 en Ĉinio .

 

    Dum amika babilado ni ĝuis la guston de ĉinaj manĝaĵoj. Mirigas min la abundeco de manĝaĵoj sur la tablo kaj eĉ se vi ne malsatas, vi tuj salivumas.

 

    Pro la tempodiferenco inter Varna kaj Pekino je 5 horoj mi ripozis en la sekvantaj 2 tagoj.

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng