2010-09-27
 Jen la hospitalo |
|
 En la hospitalo |
En la 15-a de septembro kun s-ino Chen Ji, kiu ofice respondecas pri mi, mi vizitis hospitalon, por fini la komencitan de mi en Bulgario san-ekzamenon. Pro densa trafiko ni veturis per aŭtomobilo pli ol unu horon. La hospitalo estas grandega, belega konstruaĵo kun longaj kaj larĝaj koridoroj, giĉeto apud giĉeto, kie gejunuloj priservas la pacientojn. La atendantoj pacience atendis unu post alia en longa vico.
Enirante en la hospitalon, mi tuj ekpensis, ke ni perdos kelkajn horojn, tamen la tuta proceduro estis tiel organizita, ke malpli ol duona horo jam sufiĉis por viziti kelkajn kabinetojn. La prezoj por kontroli la sanon estas en fojoj malaltaj kompare kun tiuj en Bulgario. Ne necesas denove viziti la hospitalon, vi pagas iom da mono kaj ricevos la rezultojn sendotajn rekte al via adreso.
Konklude, mi volas diri, ke en ĉiuj instancoj, kiuj mi vizitis estas en ordo kaj iliaj servoj estas rapidaj kaj akurataj.
Estas vera plezuro por mi kiel bulgarino.
|