2010-09-27 de CHEN FEI
 S-ino Fabienne Lupo, vicprezidanto de la Svisa Horloĝa Fondaĵo, parolas en gazetara konferenco. |
|
 Vizitantoj rigardas faradon de horloĝo. |
|
Fabrikisto de horloĝo |
|
 Eksponitaj brakhorloĝoj |
La 12-an de septembro en la Svisa Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) okazis ekspozicio de svisaj horloĝoj organizita de la Svisa Horloĝa Fondaĵo.
Ĉina intereso pri horloĝfarada tekniko de Eŭropo datiĝas de la lasta periodo de la 16-a jarcento, kiam italo Matteo Ricci donacis al la ĉina imperiestro horloĝon. Aǔtomataj horloĝoj kun emajlo kaj koloraj gemoj plaĉis al ĉinaj kolektantoj en la 18-a jarcento. Poste en la 19-a jarcento, paraj brakhorloĝoj fariĝis popularaj, iuj el kiuj estis aspekte simplaj, kaj aliaj delikate ornamitaj per emajloj.
En la ekspozicio estis eksponitaj ĉirkaŭ 35 specoj da historiaj horloĝoj el la Ĝeneva Arta kaj Historia Muzeo, Beyer-Muzeo en Zuriko kaj aliaj kelkaj horloĝaj entreprenoj de Svisio, eksponitaj ankaŭ 15 specoj da modernaj brakhorloĝoj. Dum la ekspozicio, horloĝaj fabrikistoj prezentis al vizitantoj artojn de horloĝfarado kaj respondis iliajn demandojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|