Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
2010-09-28


 Simbolo de la konferenco

 


Prelegejo 

 


Muzeo pri ceramiko en Modra 

 


 Červený kameň

 


Červený kameň 

 


Smolenice 

 


Smolenice 

 

    La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) en 2010 okazos en Slovakio de la 18-a ĝis la 21-a de novembro, 2010, kun la ĉeftemo de “Modernaj teknologioj por Esperanto”.

 

    La konferencon gastigos malgranda slovaka urbeto Modra-Harmónia, nur 30 km. de la ĉefurbo Bratislava kaj 90 km. de Vieno. (la loko de SES 2008 kaj 2009 por tiuj, kiuj partoprenis).

 

    La programo konsistos el kelkaj partoj:

 

  • prelegoj (en du paralelaj blokoj -- ĉeftemaj kaj alitemaj);
  • trejnado (Vikipedio, komputila laboro, metiejoj ks.);
  •  fakaj diskutoj (pri certa temo);
  •  vespera (neformala) programo (Vingustumado, filmo-prezento, diskutoj, ks.);
  •  eblaj ekskursoj (laŭ interkonsento kaj mendoj).

 

    E@I-teamo invitas vin ĉiujn -- ĉu aliĝi kaj prelegi aŭ simple aliĝi kaj ĉeesti en KAEST 2010. Por ke la faka vivo en Esperanto evoluu!

 

    Kaj kion signifas partopreni en KAEST? Simple ĝui prelegojn, prezentojn, diskuti pri scienco kaj tekniko, praktike ekzerci, utiligi novakiritajn sciojn.

 

    Novaĵoj

 

    Per kio diferencos ĉi tiu KAEST de la antaŭaj, okazintaj en Ĉeĥio?

  • pli longa (KAEST okazos jam ekde jaŭda posttagmezo ĝis dimanĉa tagmezo, do 1 tagon pli);
  •  pli da praktika scienco (atendas vin trejnado, povante provi/testi/malkovri mem certajn aferojn);
  •  vingustumado (por la interkona vespero, por pli bone konatiĝi kaj amikiĝi);
  •  eblo de ekskursoj (dum vendreda antaŭtagmezo / kaj dimanĉa posttagmezo);
  •  por fakaj sekcioj / grupoj propono fak-kunsidi antaŭ / post KAEST! (vidu pli en la parto “programo”).

 

    Ĉirkaŭ-KAEST-a programo

 

  •  Ĉu vi emus kunvenigi vian fakan sekcion/grupon kaj pridiskuti aferojn...? 
  •  Ĉu vi emus okazigi konferencon/seminarion ks. de via faka sekcio? 
  •  Ĉu tamen multaj homoj ne povus/emus veni nur por tiu celo de pli foraj landoj?

 

    Uzu KAEST kaj kunsidu antaŭ aŭ post ĝi! Tiel vi povas kaj kunsidi kun viaj fak-kolegoj kaj veni por pli longa tempo, konatiĝi kun aliaj fakuloj dum KAEST kaj aŭskulti iliajn prelegojn aŭ eĉ mem prelegi dum ĝi! Uzu la eblon de kunmeto de fortoj kaj kontaktu organizantojn por pli da informoj ĉe: kaest@ikso.net.

 

    Planata jam estas okazigo de speleologia tendaro antaŭ KAEST.

 

    --------------------------------------

 

    Rimarko:

 

    Vere detala programo de KAEST aperos nur kelkajn semajnojn antaŭ la aranĝo.

 

    Tamen jam dum sekvaj monatoj ni aktualigados la retejon, aldonante konfirmitajn prelegojn, prezentojn kaj aliajn programerojn al la tuto.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng