2010-09-28
 Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi bonvenigas Medvedev ĉe la flughaveno. |
Posttagmeze de la 26-a de septembro rusa prezidento Medvedev atingis Pekinon, kiu estis lia dua stacio de la vizitado. Antaŭe li vizitis Dalian, kie li vizitis la maǔzoleon de martiroj de Sovetunia Armeo kaj kunsidis kun studentoj de Dalian-a Fremdlandlingva Instituto.
En Pekino, Medvedev havos kunsidon kun ĉina prezidanto Hu Jintao kaj intervidiĝos kun Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso; ĉefministro Wen Jiabao kaj vicprezidanto Xi Jinping. La 28-an li vizitos Ŝanhajon kaj ĉeestos aktivadon de la tago de Rusa Pavilono.
Redaktoroj: Liu Sigong k Zhang Xiaotong
|