2010-09-28
 Li Keqiang interparolas kun edzino de George Hatem. |
La 26-a de septembro 2010 estas la 100-jara datreveno de la naskiĝo de George Hatem, elstara internaciisma batalanto kaj pioniro de la higiena afero de la nova Ĉinio. Tiutage ĉina vicĉefministro Li Keqiang intervidiĝis en Pekino kun edzino de George Hatem kaj liaj parencoj.
Ili retrorigardis la trapasitan vojon de George Hatem en la ĉinaj revolucio, konstruado kaj reformado kaj lian kontribuon por prevento kaj kuraco de lepro en Ĉinio. En la nomo de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilantaro Li Keqiang sincere salutis la familianojn de George Hatem kaj esprimis altan respekton al fremdlandaj amikoj kiel George Hatem, kiuj faris kontribuon por feliĉo de la ĉina popolo, kaj al medicinaj laborantoj silente dediĉantaj sin por sano de la popolamasoj.
Memore al lia centjara datreveno higienaj departementoj de Ĉinio faris ankaŭ aliajn aktivadojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|