2010-09-29
 Li Changchun (maldekstre) kaj Hugh Brady, rektoro de la Dublina Universitato, en la senvualiga ceremonio por la bronza statuo de Konfuceo |
La 26-an de septembro Li Changchun, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitanta en Irlando, ĉeestis celebran aktivadon de la 4-jara datreveno de la fondiĝo de la Konfucea Instituto sub la Dublina Universitato en Irlando kaj donacis al la instituto bronzan statuon de Konfuceo kaj librojn.
En sia parolo Li Changchun gratulis la instituton okaze de ĝia 4-jariĝo. Li diris, ke la lingvo estas portanto de kulturoj kaj rimedo por interkomunikado kaj interŝanĝo de homoj. La fondiĝo de la instituto estas simbolo de kunlaboro en la kultura interŝanĝo kaj eduko inter Ĉinio kaj Irlando.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|