2010-09-29 Svisa familio gastis ĉe la Interkultura Centro Herzberg, vizitis la vidindaĵojn de Esperanto-urbo kaj partoprenis semajnfinan intensan lingvokurson por plibonigi la lingvajn kapablojn antaŭ la ĵus komencita 3-jara vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.
La patro, patrino kaj tri infanoj (6-, 9- kaj 12-jaraj) havis multe da travivaĵoj en Herzberg, renkontis lokajn esperantistojn kaj vizitis Esperanto-lecionojn en la lernejoj.
Oni sekvos iliajn aventurojn kaj deziras al ili sukcesan vojaĝon! Vidu bildojn sube kaj legu ilian blogon ĉe http://limstonoj1001.ipernity.com.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua |