Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leviĝis en la ĝardeno de ŜME rusa “vento”. Laŭdis Medvedev la Ĉinan Pavilonon
2010-09-30

de LI ZHIQUAN

 

 
Xi Jinping (maldekstre) kaj rusa prezidento Medvedev (dekstre) en la la Tago de la Rusa Pavilono
 


Xi Jinping kaj Medvedev kune vizitas la Ĉinan Pavilonon en la ĝardeno de ŜME. 

 


Xi Jinping kaj Medvedev kune vizitas la Rusan Pavilonon en la ĝardeno de ŜME. 

 

    La 28-an de septembro la Ŝanhaja Monda Ekspozicio solenis is la Tagon de la Rusa Pavilono. Kun alveno de rusa prezidento Medvedev, leviĝis ankaŭ rusa vento” en la ĝardeno de ŜME.

 

    Tiu tago estas la 151-a tago de ŜME. Rusa Pavilono ĉiuflanke aranĝis kaj estis belege dekoraciita por bonvenigi vizitantojn. Kelkaj ekspoziciaj haloj estis reornamitaj kaj novaj ekspozicaĵoj estis almetitaj. Tio estas rara en la pavilonoj en la ĝardeno de ŜME.

 

    Por celebri la Tagon de la Rusa Pavilono, preskaŭ 10 rusaj elitaj ensembloj, kiuj sume havas pli ol 500 aktorojn, ludis sur scenejoj de la ĝardeno. Zorgemaj vizitantoj trovis, ke malgraŭ en la Centro de Monda Ekspozicio aŭ sur la Eŭropa Placo, la Stratego de Monda Ekspozicio, oni povas vidi bonegajn prezentojn de rusaj artistoj kaj rondirajn prezentojn de diversaj ensembloj. En ĝi estas rusa nacia trezoro “Igor Moiseyev Ŝtata Akademia Popola Danca Grupo”, Volga Danca Grupo kaj Do-Mi-So Infana Muzika Teatraĵa Grupo de Moskvo kaj aliaj elstaraj ensembloj. Admirindaj prezentaj aktivadoj ĉiuj montris rusan stilon.

 

    Tiutage Medvedev kun delegacio de pli ol 1 000 membroj ĉeestis la oficialan celebran ceremonion de la pavilona tago kaj serion da celebraj aktivecoj. Li ankaŭ propramane malfermis la retejon por prezenti la rezultojn de la Rusa Pavilono en ŜME. La retejo estas fondita kune de la Rusa Pavilono, Ŝanhaja Registaro kaj la Buroo de Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ĝi ĉefe konigas rezultojn de la Rusa Pavilono ricevitaj en preskaŭ 5 monatoj en ŜME.

 

    Vladimir Strashko, ĝenerala reprezentanto de la Rusa Paviono de ŜME, esprimis, ke tio sufiĉe montris la grandan atenton kaj respekton de Rusio al Ĉinio. Ankaŭ Medvedev donis altan takson al ŜME en lia parolado, ke li nomis ĝin “la plej grava afero en la tuta mondo”.

 

    Posttagmeze Medvedev kun sia delegacio faris specialan vojaĝon al la Ĉina Pavilono nomata “la Ĉapelo de la Oriento”. La Ĉina Paviono en ruĝo esprimas la spiriton kaj la karakteron de ĉina kulturo.

 

    Medvedev kaj ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping kune vizitis la moviĝantan pentraĵon “Ĉe la Rivero en la festo de Klaro kaj Brilo” kaj la ekspoziciaĵon “Sub la Sama Tegmento” eksponatajn en la Ĉina Paviono. En la fino de la vizito, Medvedev donacis oleopentraĵon priskribantan Kremlon al la Ĉina Pavilono. La Ĉina Pavilono donacis koloran puzlon de la Ĉina Pavilono al Medvedev.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng