2010-09-30 La Semajno de Internacia Solidareco okazonta de la 13-a ĝis la 21-a de novembro 2010, dum la tria semajno de novembro, ekzistas en Francio jam ekde 1998 (franclingva retejo). Espéranto-Vendée partoprenis en ĝi ĉiujare en La Roche-sur-Yon ekde la komenco.
La ĉi-jara temo estas "Les migrants" (La migrantoj). La asocio bezonas diverslandajn raportojn, artikolojn, rakontojn pri travivaĵoj, fotojn, videojn, ian ajn dokumenton pri kazoj en kiuj Esperanto helpis en migradoj, en- aŭ el-migradoj, aŭ en faciligo de integriĝo, alidirite ĉion, kiu povas helpi en preparo de dokumento, ekspozicio aŭ elektronika bildprezentaĵo en rilato kun la temo. Kiamaniere tio helpis? Se vi konas personojn, kiuj havas tiurilatan sperton, bv. sekvigi tiun komunikon al ili. Antaŭdankon.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua |