Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pikniko de Espéranto-Vendée
2010-09-30

 

    Kutime, Espéranto-Vendée organizis sian jaran piknikon komence de la somero kaj de la libertempa periodo. Pro netaŭgeco de la datoj, la asocio provis ĉi-jare fine de la somero, do, antaŭ la malfermo de la kursoj. Estis anoncite, ke ĝi estas malfermata al la publiko, precipe al personoj interesiĝantaj pri Esperanto, eventuale pri ĝia lernado.

 

    Tio ebligis al du interesatoj pli bone konatiĝi kun la kursgvidantoj en malstreĉa etoso. El 15 partoprenintoj, venis mezaĝulo, kiu ĵus komencis la lernadon, kaj juna virino, kiu decidis partopreni en la sama kurso en Beaulieu-sous-la-Roche. La asocio de diskonigo de la vendea puatua kulturo "La Soulère" afable disponigis sian sidejon al Espéranto-Vendée por la cirkonstanco.

 

    Malfermi niajn renkontiĝojn al la publiko, eviti vivon en fermita medio, tio devas esti nia konstanta zorgo. Bonvenaj estos raportoj pri similaj alilandaj spertoj en organizado de tiaj aranĝoj.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng