Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La DVD “ Tago kaj Vespero en Ŝanhajo” publikiĝis
2010-09-30

Kunveno por publikigi DVD 
Fang Zhenghui (maldekstre) kun vicsekretario de la Informa Oficejo de la Ŝanhaja Registaro Chen Qiwei, senvualigas la diskon. 

 

    La 28-an de septembro oficiale publikiĝis la DVD " Tago kaj Vespero en Ŝanhajo", kiu per 4 lingvoj prezentas la historion, kulturon kaj modernan aspekton de la urbo. La disko estas publikigita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj farita de la Pekina Revuo, kunlabore kun la Informa Oficejo de Ŝanhaja Registaro. Ĝi estis eldonita en la lingvoj ĉina, angla, japana kaj franca. Kun 60-minuta enhavo, ĝi estas eldonita de la Eldonejo Nova Mondo, kaj distribuata de la Ŝanhaja Filio de la Ĉina Nacia Publikita kaj Eksporta Grupo kune kun la Ŝanhaja Xinhua Komunikila Kompanio.

 

    Per rakonta maniero la video prezentas urban trajton, historion, kulturajn vidindaĵojn, pejzaĝojn kaj socian vivon de Ŝanhajo. Escepte de kelkaj historiaj materialoj, la plej granda parto de la video estas altklara dokumenta filmo pri la urbo, prezentanta la aktualan Ŝanhajon dum la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kaj la malfermitan, divolviĝan kaj harmonian figuron de la urbo.

 

    Fang Zhenghui, vicestro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, diris, ke la video estis produktita de la Pekina Revuo por diskonigi ŜME al alilandanoj. La usona, francia kaj japana prezidantoj en la video estas laborantoj de la revuo. Per promenado de la kvar prezidantoj tra la urbo, la video kunligis preskaŭ ĉiujn famajn lokojn de Ŝanhajo kaj la ĝardenon de ŜME. Plie, la video enhavanta riĉajn historiajn materialojn prezentas centjaran historion de Ŝanhajo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng