2010-10-01 Vespere de la 30-a de septembro ĉina registaro okazigis en la Popola Halo de Pekino akceptkunvenon por celebri la 61-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La akceptkunvenon ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang, Zhou Yongkang kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, kaj pli ol mil ĉinaj kaj alilandaj personoj.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris parolon. En la nomo de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilantaro li esprimis festan gratulon al diversnaciaj popolanoj de la tuta lando, sinceran saluton al samlandanoj en Hongkong, Taiwan kaj Makao kaj al transmaraj ĉindevenaj elmigrintoj, kaj koran dankon al ĉeestantaj diverslandaj amikoj kaj al ĉiuj alilandaj amikoj zorgantaj kaj subtenantaj ĉinan modernan konstruadon.
 En la akceptkunveno |
|
 Ĉina prezidanto Hu Jintao (dekstre) tostas al Norodom Sihanouk, patro de reĝo de Kamboĝo. |
|
 Parolas ĉina ĉefministro Wen Jiabao. |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|