2010-10-01
La 29-an de septembro antaŭ la fama “bronza bovo” sur Wall-strato, Nov-Jorko, okazis solena ceremonio por hisi la naciajn flagojn ĉinan kaj usonan por celebri la 61-an datrevenon de la naskiĝo de la nova Ĉinio. Kaj la ĉina nacia flago flirtos sur Wall-strato en la sekva tuta semajno.
Oni informiĝis el la Uson-Ĉina Amikeca Asocio, ke la flag-hisa ceremonio estas unu el la gravaj aktivadoj en la orienta regiono de Usono, kaj oni esperas, ke la aktivado fortigos la interkompreniĝon de la du popoloj kaj antaŭenpuŝos la duflankajn ekonomiajn kunlaborojn kaj interŝanĝojn.
Ĉeestis en la ceremonio personoj el la ĉina konsulejo en Nov-Jorko, kaj el kampoj politika, komerca, financa de Usono.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji |