Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Samarkando -- Muzo de Poetoj
2010-10-08

 

 

 

    Letervesperu en 2750-jara Samarkando.

 

    Okaze de la Tago de la urbo Samarkando en la 14-a de oktobro 2010, la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro (IMPS) kunlabore kun la urba departamento pri kulturo kaj la regiona filio de la Unuiĝo de Verkistoj de Uzbekio organizas la publikan poezian vesperon "Samarkando -- Muzo de Poetoj" kaj la konkurson pri la plej bona poemo pri Samarkando. La konkursaĵoj povas en ĉiu ajn lingvo, do ankaŭ en Esperanto.

 

    Kadre de la evento okazos ankaŭ la internacia letervespero prizorgata de lokaj esperantistoj. Ni atendas viajn gratulmesaĝojn kaj kuraĝigojn, kiujn ni prezentos dum la vespero kaj publikigos en nialanda gazetaro. Same estas atendataj viaj eltrovaĵoj vialande kaj aliloke pri ĉiuspecaj objektoj portantaj la nomon "Samarkand" aŭ ion similan (libroj, poemoj, kantoj, pentraĵoj, stratoj, vendejoj, restoracioj, hoteloj, komunumoj, kompanioj, ŝipoj, varoj ktp ktp).

 

    Bonvolu retpoŝtigi viajn salutmesaĝojn okaze de la Tago de Samarkando ktp plejeble baldaŭ al: imps86 @ yahoo.com.

 

    Anticipan dankon por viaj kontribuoj!

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng