Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Granda fajro en Bona Espero
2010-10-08


Foto: Bona Espero  

 

    Ampleksa incendio detruis grandan parton de la teritorio de Bona Espero, esperantista orfejo en Brazilo. La granda grundofajro trafis la regionon en la tria semajno de septembro, sed ne atingis la ĉefajn konstruaĵojn de Bona Espero.

 

    En letero sendita al subtenantoj de la projekto, la esperantistaj estroj de la orfejo, Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia, rakontas pri la okazaĵo:

 

    Ni saviĝis el grandega fajro, kiu alvenis fortege nokte de la nordo. Se estus dumtage, oni pli sekure povus batali kontraŭ la flamoj, sed nokte ĉiuj bestoj, ĉefe la serpentoj fuĝas de la fajro rekte al la homoj, kiuj volas kontraŭbatali... Tamen ni sukcesis defendi niajn domojn kaj legomejojn. Ĉe la lago ĉio estas nigra, kaj eĉ brulis la elektra drato kaj iom da tuboj.

 

    Dum la nokto la laborantoj kune kun la infanoj provis haltigi la fajron ĉe vojo, por savi la konstruaĵojn:

 

    Feliĉe ni sukcesis. Sed 90% de la tuta teritorio de Bona Espero, inkluzive de ĉiuj najbaraj grundoj brulis, kaj la fajro ĝis nun ne haltis. Ĝi nun devoras la parkon, kiun oni provas defendi per du malgrandaj aviadiloj, sed ne sukcesas. Ĉio brulas.

 

    La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en mesaĝo sendita al la retpoŝta listo de UEA-membroj alvokis ĉiujn laŭeble doni financan subtenon al Bona Espero, por ripari la damaĝojn.

 

    -- Mi skribas al tiu ĉi listo kun la espero, ke iuj el vi - kiuj jam konas la projekton Bona Espero kaj scias pri ia profunda valoro por la bonfarto de Esperanto kiel ideo en la reala mondo kaj pri la ŝvito de sindonaj homoj el la tuta esperantista mondo konstruinta kaj savtenanta tiun ĉi unikan kunlaborejon - tuj faros financajn aŭ aliajn materiajn kontribuojn, se vi ne jam proponis aŭ sendis ion al Ursula, Giuseppe kaj ilia granda familio.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng