Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Profesia filmo pri Esperanto
2010-10-08

    Profesia filmo de la franca reĝisoro Dominique Gautier aperos principe venontan printempon en la ses lingvoj de UN (angla, franca, germana, hispana, ĉina kaj araba) kaj Esperanto. La aldono de pliaj lingvoj en subteksto dependas de la kunlaborantoj, kiuj anoncos sin por tradukado.

 

    La fakto, ke temas pri profesia filmo de konata reĝisoro, faciligos pli bonan akcepton de televidstacioj por dissendo.

 

    DVD estas antaŭ mendebla kontraŭ 18 EǓR por privata uzo, aŭ 40 eŭroj kun rajto je senpaga publika projekciado aŭ pruntedono.

 

(el Ret-Info)

 

    Pri la Esperanto-filmo

 

    La Eldona Fako Kooperativa de SAT decidis post longa tempo produkti profesian filmon pri Esperanto. Por tio la kooperativo dungis la filmiston Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier) kaj zorgas pri la filmado.

 

    Dominiko Gaŭtiero komencis filmi en novembro 2009. La filmo devus aperi en marto 2011.

 

    La titolo de la filmo ankoraŭ ne elektiĝis. La Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) ekigis ambician projekton: temas pri la produktado de profesia dokument-filmo pri la esperantista movado. La laboro komenciĝis antaŭ pli ol unu jaro kaj jam pluraj ŝtupoj estis trapasitaj: ricevo de prunto de la asocio SAT-Amikaro (50 000€), dungo de reĝisoro, starigo de buĝeto kaj de scenaro por la filmo.

 

    Pri ĉi tiu projekto nia labormetodo estas jena : ni estas produktantoj. La filmon aŭtoros la reĝisoro, Dominiko Gaŭtiero (Dominique Gautier). La filmo do transdonos lian vidpunkton pri nia movado, kiun li malkovras dum la filmado. Ni ne celas produkti memreklaman aŭ propagandan filmon. Laŭ ni tio estas la ĉefa kondiĉo, por ke ĝi ricevu veran eĥon antaŭ la publiko.

 

(el esperantofilmo.com)

Redaktoro: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng