2010-10-08 Lastatempe okazis en la Ŝanhaja Artgalerio la ekspozicio de oleopentraĵoj "Pavilonoj de Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en Okuloj de Pentristoj". Pli ol cent famaj oleopentristoj el Pekino, Ŝanhajo, Jiangsu-provinco, Zhejiang-provinco kaj aliaj landoj venis al la ĝardeno de ŜME kaj kreis pli ol cent oleopentraĵojn kaj okdek skizojn pri ŜME.
La pavilonoj kun malsamaj stiloj havas tre riĉajn elementojn de kulturo kaj arto, kaj tio donas al vizitantoj tre profundan impreson. Kelkaj pavilonoj komplete rompis la tradician konstruan ideon kaj perfekte kunligas en moderna projektado lokajn kulturojn, bionikon, materialsciencon kaj altan scienc-teknologion. La pentraĵoj ne nur prezentis la belajn aspektojn de la pavilonoj de ŜME, sed ankaŭ estos altvaloraj materialoj de arto kaj homkulturo por la Monda Ekspozicio.
 En la ekspozicio |
|
 Oleopentraĵo pri ĝardeno de ŜME (parto) |
|
 Oleopentraĵo "Latvia Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Franca Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Serbia Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Sudafrika Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Muzeo de Mondaj Ekspozicioj" |
|
 Oleopentraĵo "Taiwan-a Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Portugala Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Sveda Pavilono" |
|
 Oleopentraĵo "Nepala Pavilono" |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |