Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉe la 88-jariĝo de nia samideano Yu Jinhui
2010-10-08

 
Kuna fotado de esperantistoj de Kantono kaj Dongguan de Guangdong

 

    La 3-a de oktobro esperantistoj de Kantono kaj Dongguan de Guangdong-provinco en suda Ĉinio kunvenis en la hotelo Shuanglong en la urbo Dongguan por festi la 88-an datrevenon de la naskiĝo de estimata veterana esperantisto Yu Jinhui, unu el la plej aĝaj esperantistoj de la provinco.

 

    Samideano Yu Jinhui per sia nefleksebla spirito por nia agado kuraĝigas multajn esperantistojn en nia verdejo. Pro malsano li ne povis partopreni en la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto, pro tio prof. Lin Liyuan larmis ĉagrene.

 

    De longa tempo Yu Jinhui kuraĝigas kaj gvidas junulojn kontribui por nia kara lingvo internacia. Oni povas diri, ke li estas E-kondukanto en la urbo Dongguan.

 

    Yu Jinhui ofte diskonigas Esperanton en diversaj manieroj mempage, ekz., presi Esperantajn vortojn sur kalendaron, mediprotektan sakon, pluvombrelon, ktp. por ilin disdoni al la amaso...

 

    Por danki kaj prikanti lian kontribuon al nia agado, samideanoj de Kantono kaj Dongguan kolektiĝis kaj komponis versaĵon okaze de lia 88-a jariĝo.

 

(Kontribuo de Petro YE el Guangdong, Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng