Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Trafiko en Pekino
2010-10-08

    Veninte al Ĉinio mi decidis vivi kiel simpla popolano.

 

    Lunde, la 13-a de septembro matene, mi, akompanata de mia gastiganto, atingis la bushaltejon. Amaso da homoj jam atendis kaj nun mi denove certigis, ke ĉinoj estas paciencaj homoj, kiuj akceptas la vivkondiĉojn rezignacie. Alie, impresis min, ke estas deĵorantoj ĉe la haltejoj, kiuj petas la pasaĝerojn eniri meze de la buso kaj tiel faciligas la eniron de pli multaj pasaĝeroj.

 

    Ĉinoj pli aĝaj ol 65 jaroj vetutas senpage, kaj kutime la ceteraj aĉetas elektronikan buskarton kiel bona rimedo por ŝpari monon. Unu busbileto per buskarto kostas nur 0,40 juanoj, tamen aĉetita en la buso jam estas 1,00 juano. En ĉiuj aŭtobusoj funkcias luma informtabulo, kie legeblas informoj pri la haltejoj ĉine kaj angle kaj samtempe aŭdeblas la informoj.

 

    Ĉinaj gejunuloj estas bone edukitaj. Ĉiam, kiam ili vidas, ke eniras homo, pli aĝa ol ili, ili tuj stariĝas kaj ĝentile proponas sian sidlokon.

 

    En Varna mi ĉiam laboris proksime al mia domo kaj ĉirkaŭ 10 minutoj jam sufiĉas por piedire atingi mian oficejon.

 

    Post pli-ol-unu-hora veturado, staranta en la buso mi atingis mian oficejon. Tamen, en mi mem mi decidis, ke nepre trovos proksiman loĝejon facile atingeblan piedire de mia laborejo.

 

    En la Redakcio de EPĈ s-ino Chen Ji konatigis min kun ĉiuj gvidantoj kaj kolegoj, kaj la medio tre plaĉis al mi. Tagmeze mi estis invitita ofictagmanĝi en belega restoracio kune kun kelkaj estroj de EPĈ, ĈEL kaj kolegoj. En bona amika atmosfero ni ĝuis la guston de la ĉinaj bongustaĵoj, sed gustumis ankaŭ bulgarajn specialaĵojn: sekan kolbason “Lukanka”, bulgaran brandon “Rakija”, ruĝan vinon “Ursa sango”.

 

    Dum mia mallonga restado en Pekino mi konfirmis mian impreson, ke ĉiuj ĉinoj, kun kiuj mi kontaktas estas bonkoraj, helpemaj kaj gastamaj.

 


Matena trafiko. 

 


Matene la trafiko estas tro densa en Pekino. 

 


Strata lumigilo montras la tempon por trapasi la straton. 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng