Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭtunmeza Festo en Ĉinio
2010-10-08


Vizitantoj de Tian'anmen-placo

    Ĉinoj estas homoj, kiuj scias kaj labori, kaj festi. Dum mia labortempo mi eksciis, ke en la 22-a de septembro ni festos "Aŭtunmezan Feston" kaj ripozos 3 tagojn. Tuj poste mi estis invitita de s-ino Chen Ji pasigi la unuan festan tagon kune kun ŝiaj familianoj kaj ankaŭ s-ino Tan Xiuzhu invitis min viziti ŝian domon. Kompreneble, mi volonte akceptis la invitojn. .

 

    Dum la festaj tagoj ĉinoj kutime donacas unu al alia speciale bakitajn dolĉaĵonj kiel donaco al la Diino de Luno.

 

    En nia oficejo post festa regalo s-ino Su Yijun ankaŭ donacis al ĉiuj kolegoj belegan skatoleton, kaj en ĝi - festan kukon "juenbin"...

 

    En Ĉinio dum la "Aŭtunmeza Festo" same kiel en multaj aliaj festoj la familianoj kutime kolektiĝas, kaj laŭ la tradicio la pli junaj vizitas la gepatrojn.

 


Multaj homoj vizitas Tian'anmen-placon

    En la 22-a de septembro por la unua fojo mi vidis la edzon kaj filon de s-rino Chen Ji, kiam ili vizitis min en mia domo kaj al mi ŝajnas, ke mi jam konas ilin delonge. La filo de s-rino Chen Ji nomiĝas Wei Chentian, jam 9-jara, tre amikema knabo, tuj venis ĉe mi kaj diris: ‘’Ivanka, saluton’’. En la lernejo li lernas la anglan lingvon, sed ankaŭ interesiĝas pri Esperanto kaj scias sufiĉe da vortoj por sia aĝo.

 

    Kiam ni atingis feste ornamitan restoracion, tie jam atendis nin la patrino, fratino kaj nevo de s-ino Chen Ji. Nia interparolo okazis helpe de interpretado de senlaca s-ino Chen Ji. En similaj okazoj mi ofte pensas pri la utilo de Esperanto.

 

    Post abunda tagmanĝo kaj interŝanĝo de "juenbin" per metroo ni vizitis la faman Tian'anmen-placon, kie tradicie okazas festa programo...

 

    La etoso ankaŭ ĉi tie estis festa. Sur la mura ekrano videblas belegaj ŝanĝeblaj fotoj, multaj homoj flirtigis ĉinajn flagojn, freŝkoloraj floroj ornamas la teron, fotistoj filmas.

 


Festa renkontiĝo en restoracio kun la familianoj de Chen ji. 

    Dank'al la gastamo de s-ino Chen Ji mi pasigis neforgeseblan tagon.

 

    En la tria ripoztago kun s-ino Chen Ji ni vizitis la domon de s-ino Tan Xiuzhu, eksprezidanto de Ĉina Esperanto Ligo. Kiam ŝi malfermis la pordon por akcepti nin, mi tuj admiris belegan florkronon, kiu ŝi sola preparis mane. Se mi nomos la loĝejon de s-ino Tan "Blanka domo", mi certe ne eraros, ĉar preskaŭ ĉiuj mebloj estas blankaj kaj ĉio brilas de pureco. Multaj memorindaj donacoj kaj aĉetaĵoj ornamas la domon de s-ino Tan kaj en tiu medio okazis nia festa vespermanĝo. Ĉiuj manĝaĵoj estis lerte kaj profesie kuiritaj de s-ino Tan. Ĉi tie mi havis la honoron konatiĝi persone kun s-ro Nan Youli, Prezidanto de Pekina Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ ĉeestis. Multaj temoj ni diskutis, al mi ĉiam estas agrable interparoli kun famaj kaj spertaj esperantistoj. Denove mi certigis en la bezono de intrnacia lingvo kaj la valora donaco de d-ro Zamenhof.

 

    Memorinda por ĉiam estos por mi la Aŭtumneza Festo en Pekino.

 


Tian'anmen-placo 

 


Tian'anmen-placo

 


Sur la ekrano videblas ŝanĝeblajn bildojn

 


Bildo sur la ekrano.

 


Bildo sur la ekrano.

 


Bildo sur la ekrano.

 


Bildo sur la ekrano.

 


Bildo sur la ekrano.

 


Bildo sur la ekrano.

 
 Bildo sur la ekrano.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng