2010-10-09
 Prezentado de monakaj artistoj en la ceremonio |
La 7-a de oktobro estis la Tago de la Monaka Pavilono en ŜME. En la ceremonio monakaj artistoj donis brilan prezentadon kaj akiris varman aplaŭdadon de la vizitantoj.
La Monaka Pavilono kun la temo “Hieraŭo, hodiaŭo kaj estonteco de Monako, defioj alfrontitaj de la disvolviĝanta urbo-lando” troviĝas en la zono C de la ĝardeno de ŜME. Ĝi konigas al la vizitantoj la historion, kulturon kaj ekonomion de Monako.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|