Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri domluado en Pekino
2010-10-09


Mi loĝas en ĉi tiu loĝbloko, je la 13-a etaĝo.

 

 
Jen kiel aspektas parto de mia dormĉambro.

 

    Domlui estas tre malfacila afero por domluidezirantoj en Pekino. Tial post mia alveno komence mi estis invitita loĝi ĉe esperantisto s-ro Zhu Mingyi ĝis kiam mi trovos taŭgan loĝejon. Laŭ la leĝo de merkata ekonomio, pri domluado, la nuna situacio estas: proponado ne kontentigas postuladon. Kiam mi estis en Bulgario, mi jam legis, ke en Pekino la kamparanoj-laboristoj kaj alilokanoj sume jam superas 6 milionojn. Verdire, antaŭ mia alveno al Ĉinio, multe ĉagrenis min la problemo, ĉu mi povos glate trovi taŭgan loĝejon por mi, aŭ ne? Jen, en la lastaj tagoj post mia alveno mi jam spertis la malfacilon en domluado.

 

    S-ino Chen Ji, juna, bela kaj energia redaktorino en EPĈ, por helpi al mi en la trovado de loĝejo kontrolis rete kaj telefone sciigis kelkajn agentejojn kian loĝejon mi bezonas. La oficistoj akceptis nian peton fervore kaj tuj post trovo de taŭga loĝejo sciigis nin. Tamen, iam, kiam mi ekscias, kie estas libera domo kaj eĉ tuj poste vizitos ĝin, jam estas luita.

 

    Mi multe miris, kiam mi estis informita kia estas la praktiko lui domon en Ĉinio. Fakte, vi devas antaŭpagi du-monatan luprezon, krome, du-monatan lupagon kiel garantion por kazoj, se hazarde vi forlasos la apartamenton sen pagi gason, akvon, elektron aŭ ne redonos la ŝlosilon. Alie,se vi akiris vian loĝejon helpe de pensiono-agento vi pagas ankaŭ unu monatan lupagon kiel makleraĵon. Feliĉe, mi trovis mian loĝejon helpe de kolegino kaj tiel mi ŝparis monon por makleraĵo kaj mi pagis al la posedanto de la domo, tre bonkora kaj fidema ĉino nur unu monatan garantion.

 

    Estas vera bedaŭro por mi, ke kutime ĉiuj kuirejoj en Ĉinio estas malgrandaj, tute ne kiel en mia domo. Mi certe alkutimiĝos, ĉar mi volas kaj ŝatas vivi en Pekino. Post vizito de 4-5 loĝejoj finfine mi elektis loĝejon, kiu plaĉas al mi kaj estas proksime de mia oficejo, nur je distanco 30-minuta piedire.

 

    Mi estas dankema al ĉiuj kolegoj, kiuj helpis al mi trovi loĝejon kaj alkutimiĝi al la laboro kaj vivo en la kolektivo.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng